Feliĉul', kiu povas vidi de la Bono la klaran fonton, feliĉul' kiu povas rompi de la ter' la katenon pezan. Jen la Trakapoeto plendis pri la morto de Eurydice. Kiam lia lamenta kanto boskojn kuri, facilmoviĝajn ondojn halti devigis, kiam sentimiĝe la cervo kuŝis ĉe l' leono sovaĝa flanke, kaj leporo ne timis vidon de la kant-pacigita hundo, kiam, flagre de febra ardo en la fundo de sia brusto, ĉion jam li subigis al si, sed mildigi ne povis sin mem, plende pri l' severegaj dioj li inferan eniris domon. Tie sur la sonoraj kordoj li plej dolĉe modulis kantojn, kiujn el la miraklaj fontoj de l' patrino-diin' li ĉerpis, kiujn al li funebro diktis kaj la amo funebronaska. Li, kortuŝi Hadeson, ploras, pri indulg' petegante dolĉa— preĝe al la Sinjor' de l' ombroj. Mirfrapite de kanto sorĉa, la pordisto trikorpa mutas. Kiuj morne teruras kulpajn ombrojn, Venĝo-diinoj triste kaj de larmo humide staras. Jen, la kapon al Ixion jam ĉesas rado rapida ruli, malgraŭ longa soif' la damna Tantalus ne avidas akvojn, nek vulturo, la kant-ravita, ungas al Tityus hepaton. Fine: "Via la venko — diris mildiĝinte Juĝist' de l' ombroj — akompane l' edzinon havu per la kanto elaĉetitan. Sed kondiĉe de tio leĝas: ĝis forlaso de lim' Tartara rerigardi ne licas al vi." Doni al la amantoj leĝon! Leĝ' plej granda de l' am' — la amo! Ve, ĉe l' lim' de l' eterna nokto Orpheus sian Eurydicen vidis, per tio perdis, murdis. Ĉi fabelo parolas al vi, kiuj al la supera lumo volas gvidi animon vian: kiuj triste en antron blindan de Tartaro l' okulojn turnis, la plejbonon akirprenitan perdis per rerigardo al ĝi. |